Antoine-Vincent Arnault
LA FOLIO

Ho, folio kompatinda,
de la tig' jam defalinta,
kien? — Mi ne scias mem.
Falis kverk', mia subteno,
per ventega detruem'.
Per kaprica blov' kaj treno
la zefir' aŭ vent' batala
de nun pelos min ĝis sveno
de arbaro al ebeno,
de montar' al kampo vala,
iros mi, laŭ venta veno,
sen lamento, tim', bedaŭro,
mi jam iros, kien ĉio,
kien iras roz-folio
kaj folio de la laŭro.